Elekti la lingvon de la dokumento

La lingvo kiun vi elektas por via dokumento determinas la vortaron uzatan por la literumado, tezaŭron kaj vortdividon, la uzatajn dekuman kaj milan disigilojn, kaj la aprioran valutan formaton.

Elekti la lingvon por la tuta dokumento

  1. Elektu . Iru al Lingvoj kaj lokaĵaroj – Ĝenerale.

  2. Sub Aprioraj lingvoj por dokumentoj, elektu la dokumentan lingvon por ĉiuj nove kreitaj dokumentoj. Se vi ŝaltas Por nur la aktuala dokumento, via elekto aplikiĝos al nur la aktuala dokumento. Fermu la dialogon per Akcepti.

Elekti lingvon por alinea stilo

  1. Metu la kursoron en la alineon kies alinean stilon vi volas modifi.

  2. Malfermu la kuntekstan menuon kaj elektu Alineo - Redakti stilon. Tio malfermas la dialogon de Alinea stilo.

  3. Elektu la langeton Tiparo.

  4. Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.

    Ĉiuj alineoj formatitaj per la aktuala alinea stilo havos la elektitan lingvon.

Apliki lingvon rekte al elektita teksto

  1. Elektu la tekston al kiu vi volas apliki lingvon.

  2. Elektu Formato - Signo. Tio malfermas la dialogon Signo.

  3. Elektu la langeton Tiparo.

  4. Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.

En LibreOffice-Tabelilo, elektu Formato - Ĉeloj kaj daŭrigu tiel.

Elekti lingvon por signa stilo

  1. Open the Styles window and click on the Character Styles icon.

  2. Alklaku la nomon de la signa stilo al kiu vi volas apliki alian lingvon.

  3. Maldekstre alklaku por malfermi la kuntekstan menuon kaj elektu Redakti stilon por malfermi la dialogon Signostilo.

  4. Elektu la langeton Tiparo.

  5. Elektu la Lingvon kaj alklaku Akcepti.

    Nun vi povas apliki la signostilon al via elektita teksto.

Aldoni pliajn lingvojn

  1. Vortarojn oni disponigas kaj instalas kiel kromprogramojn. Elektu Iloj - Lingvo - Pli da vortaroj enrete por malfermi la paĝon pri vortaroj en via apriora retumilo.

  2. Elektu vortaron el la listo de priskriboj. Alklaku la titolon en priskribo de vortaro kiun vi volas ekhavi.

  3. En la sekva paĝo, alklaku la bildsimbolon Ekhavi ĝin por elŝuti la vortaran kromprogramon. Notu la dosierujon al kiu via retumilo elŝutas la dosieron. Elŝutu pliajn vortarojn laŭplaĉe.

  4. En LibreOffice, elektu Iloj - Kromprogramoj kaj alklaku Aldoni por instali la elŝutitajn kromprogramojn.

  5. Post kiam vi instalos la kromprogramojn, vi devus fermi LibreOffice (inkluzive de la Quickstarter), kaj restartigi.

Elekti la lingvon de la interfaco

Normala instalo de la programo LibreOffice disponebligos al vi uzantinterfacon (UI) en via elektita lingvo.

La plejparto de uzantoj elŝutas la version en la usona angla, kiu havigos al vi anglalingvajn menuajn komandojn kaj anglalingvan helpon. Se vi volas alian lingvon por la menuoj (kaj por la helpo, se ĝi haveblas en tiu lingvo), ŝanĝu la uzantinterfacon jene.

  1. Elektu - Lingvoj kaj lokaĵaroj - Ĝenerale.

  2. Elektu alian uzantinterfacan lingvon en la listujo “Fasado”.

  3. Alklaku Akcepti kaj restartigu LibreOffice.

  4. Se la listujo ne enhavas la lingvon kiun vi volas, rigardu “Aldoni pliajn interfacajn lingvojn”.

Aldoni pliajn interfacajn lingvojn

- Lingvoj kaj lokaĵaroj - Ĝenerale

Formato - Signo - Tiparo

Bonvolu subteni nin!

Bonvolu subteni nin!